Ĉu ankoraŭ troveblas Z88?

Priskribo de la ĉi-paĝa enhavo

Pledo pri la komputilo Z88.

Etikedoj:

Sekvas artikolo kiun mi verkis por la revueto Komputila Rondo en 1994. Ĝi aperis en la numero 3/94 (9a jaro), paĝo 7.


La genia inventisto Clive Sinclair [klajv sinkler'], post ol atuti per siaj komputiloj ZX80, ZX81, ZX Spectrum kaj la revolucia QL, ofertis al la publiko en 1987 sian ĝis nun lastan elpensaĵon tian — la porteblan Z88.

Ĉe Z88 tuj rimarkeblas du manioj de s-ro Sinclair: nemekanika klavaro kaj manko de diskoj. La manio de Sinclair kontraŭ diskoj ne pravigeblas laŭ komerca vidpunkto, sed li ne estas komercisto, li estas sciencisto — kaj tiuvidpunkte li plenpravas. La merkato, ĉiam malema akcepti herezojn, elrevigis lin jam plurfoje, sed sendube post jardekoj oni rigardos lin pioniro (kiam komputiloj interalie ne plu enhavos ajnan mekanikaĵon).

Z88 estas tre fortika kaj malpeza maŝino A4-folion granda. Ĝi povas sin nutri dum 20 laborhoroj nur per 4 normalaj AA-piloj. Kvankam konstruita surbaze de la 8-bita procezilo Z-80, ĝi kapablas uzi grandan memorkvanton pere de memorpaĝumoj, el ĝis tri konekteblaj memorkartoĉoj ramaj aŭ epromaj. Ĝia mastruma sistema OZ estas plurtaska kaj enhavas tre utilajn programojn por labori ekde la unua momento, plus la lingvon BBC- BASIC. Ĉian eksteran komunikadon (kun printiloj, aliaj komputiloj, diskiloj, modemoj...) ĝi faras pere de konektilo RS-232. Fakte, la uzantaro de Z88 plej ofte konsistis el aktivuloj kiuj utiigis ĝin satelite, t.e., ili uzis Z88-n survoje kaj poste interŝanĝis datenojn kaj programojn kun sia hejma aŭ laboreja ĉefkomputilo (PC, Mac, QL, ktp.).

Kvankam nuntempe Z88 estas komerce morta, laŭ mi ĝi ankoraŭ estas bonega kaj vere inda komputilo por difinitaj kazoj, se konsideri la prezon kontraŭ kiu aĉeteblas uzitaj maŝinoj (se troveblaj!). Mi mem ne havas ĝin, sed mi konas kontentajn Z88-uzantojn en Hispanujo. Mi ŝatus kontakti kun aliaj Z88-posedantoj por interinformoj.