Mia labortablo kun gasta Pandora

Aŭguston 2010an:

Kinesis-klavaro; Pandora, Asus Eee 4G kaj Psion 5mx Pro.

La klavaro Kinesis Advantage plezure subtenas specialan gaston: la Pandora de mia frato; ĝi perfekte lokiĝas inter la du klavarpartoj (ioma lapfermilo facile firmigus la kuniĝon). La scenon de malantaŭe rigardadas la Asus Eee 4G, kun mastruma sistemo Debian, kiu plu okupitas pri emulilo de Sinclair QL; la germana Psion 5mx Pro, kun hispana versio de la mastruma sistemo EPOC R5, pretas por eklabori.

Ĉiuj klavaroj, krom la Pandora-a, uzas Dvorakan klavar-aranĝon).

La memormapon de ZX Spectrum (dekstre) indas havi ĉe-mane en ĉi malfacilaj tempoj, samkiel dum la mil naŭ-cent ok-dek iomaj jaroj. La 10a numero de la scienc-fikcia serio Sferoj (maldekstre) helpas pri la inspiro.