Sekvas artikolo kiun mi verkis por la revueto Komputila Rondo en 1994. Ĝi aperis en la numero 3/94 (9a jaro), paĝo 8.
La programlingvon Forth [forz] kreis la usonano Charles Moore [ĉals mu-r] ĉirkaŭ 1969, dum li laboris en la Nacia Radia Astronomia Observejo. Li kreis la lingvon pro sia malkontenteco pri la tiamaj programiloj, precipe por kontrolo de aŭtomataj sistemoj. La distribuado de lia laboro al aliaj astronomiaj observejoj igis lian lingvon la fakta normo por aŭtomataj sistemoj tieaj.
Moore kaj aliaj fondis en 1973 la entreprenon Forth Inc. por subteni kaj disvastigi Forth-on, kaj ankaŭ por krei programojn en ĝi. En 1978, responde al la premo de la kreskanta uzantaro, naskiĝis en Kalifornio, Usono, la asocio Forth Interest Group (FIG), la plej grava en la Forth-movado.
Ne eblas mallonge priskribi Forth-on, ĉar ĝi estas ĉiuflanke malsimilega al la ceteraj programlingvoj. Forth estas lingvo de la speco TIL (Tredita Interpretata Lingvo). Por nefakuloj, tio estas lingvo konsistanta el sendependaj rutinoj maŝinkodaj kiuj vokas unu la alian. Do, Forth-programoj ne ekzistas, almenaŭ ne kiel en la "normalaj" lingvoj. Ekzistas nur Forth-vortoj kiuj vokas unu la alian. Ĉiu nova vorto kreita de programisto havas saman "moŝtecon" kiel jam ekzistantaj vortoj. Forth-programo estas simple — nova Forth-dialekto por difinita celo.
Forth havas flekseblecon, densecon kaj rapidecon tre pli egajn ol tiuj de BASIC, Pascal, C, ktp, kaj samtempe ebligas interreagon dum programado, <abbr t.e.>>, havas la avantaĝojn de ambaŭ kompililo kaj interpretilo! Ĝi kapablas funkcii samtempe kiel altnivela kaj malaltnivela lingvo. Krome, ĝia nekredebla denseco ebligas, ke kerna sed sufiĉa Forth-sistemo kun ĉiuj pretaj programiloj, eĉ propra operacia sistemo, povas okupi nur 8 (jes, ok) kilobajtojn!
Mi renkontis Forth-on en 1984, kaj espon en 1988. Mi bone konas ambaŭ lingvojn kaj iliajn mondojn, kaj ankoraŭ miras pro la multaj koincidoj inter ili:
- Ambajn lingvojn kreis juna kaj genia plur(komputil)lingvulo post longo kaj soleca provado.
- Ambaŭ estis baldaŭ donacitaj al la publiko, ĉar la aŭtoro volis resti de tiam nur simpla uzanto.
- Ambaŭ akiris konatiĝon preskaŭ sen ekstera helpo, t.e., preskaŭ nur buŝ-al-buŝe.
- Ambaŭ baziĝas sur tre simpla kaj originala ideo, kiun ĝis nun neniu sukcesis pliperfektigi.
- Ambaŭ evoluis nature ekde la unua formo, graŭ la simpla uzado far la adeptoj.
- Ambaŭ havas sian Goljaton (espo — la anglan, Forth — C), kiuj estas malpli efikaj, pli malfacilaj kaj pli multekostaj.
- Ambaŭ provokas saman demandon de librovendistoj:
Kio estas tio?
Preskaŭ nur de la koncernaj asocioj eblas mendi kion ajn. - Ambaŭ havas siajn internacian asocion, klubojn, periodaĵojn kaj renkontiĝojn.
- Ambajn anas multajn lingvemulojn, kiuj ŝatas polemiki pri la bona difino kaŭ ĝusta uzo de vortoj.
- En iliaj respektivaj sferoj (la programlingva kaj la internacilingva), malfacilas trovi mildan opinion: unuj amas ilin ĝis fanatikeco, aliaj malamas kaŭ primokas ilin senkompate.
- Kvankam facile adapteblaj kaj tre evoluivaj, ambaŭ suferas pro neadpatiĝo al la moderna teknologio. Espo ankoraŭ lamas je teknikaj terminaroj, kaj Forth iuflanke stagnas en sia komenca epoko, kiam komputiloj havis malmulte da memoro kaj rimedoj.
- Tre malmultaj entreprenoj en la mondo laboras utiligante kaj profitante ilin.
- Malgraŭ siaj nekonateco kaj ŝajna malsukceso, ili estas efikaj iloj kiujn minoritato elektas kaj uzas sukcese por pluraj konkretaj celoj.
- Ambaŭ nomoj hazardas. Pri espo, ni ĉiuj konas la devenon. La vera nomo de Forth komence estis Fourth (angle: Kvara), ĉar tiam la aŭtoro celis krei programilon por la kvara komputilgeneracio. Tamen, la tiama komputilo ne ebligis dosiernomojn de pli ol 5 karaktroj, do li uzis la samsonan mallongigon Forth (angle: Antaŭen), kiu pro la uzo restis kiel definitiva nomo.
- ktp, ktp
Sed ne ĉio estas samoj. Jen du diferencoj:
- Espo ne havas vivajn dialektojn, dum Forth estas, samkiel BASIC, ĝenerala nomo por kolekto da pluraj ĉefdialektoj (Forth 79, fig-Forth, Forth 83...) kaj multegaj versioj por difinitaj komputiloj. Ĉiuj senĝene kunvivas graŭ la adaptebleco de la lingvo, kvankam tio komplikigas la alikomputiligon de programoj. Samkiel Zamenhof ne celis logikan perfektecon en sia lingvo, Moore neniam celis ununormecon. Fakte li emas diri, ke la koncepto Forth kaj la koncepto ununormeco estas kontraŭaj, ĉar Forth celas profiti plejmulte el ĉia komputilo, ekspluati ĝisfunde ties kapablojn, kaj tial neeblas krei Forth-sistemon kiu funkciu senŝanĝe en ĉiuj maŝinoj sen rezigni rendimenton.
- Espo havas multegajn adeptojn kiuj kontentiĝas je plej baza nivelo kaj neniam penas progresi, dum Forth, ĝenerale havas tre altan lingvo-nivelon.
En malnova numero de Forth Dimensions (Forth-dimensioj, la dumonata bulteno de FIG) mi vidis espan frazon kiun iu uzis kiel saluton en siaj telekonferencoj kun aliaj Forth-uzantoj, sed mi ne sukcesis trovi la nekonatulon. Mi delonge tre scivolas, ĉu ekzistas aliaj esperantistoj kiuj okupiĝas aŭ iam okupiĝis pri Forth. Se tiel bv nepre kontakti min.
Kaj por senpage ricevi informilon, aniĝilon, kaj lastan katalogon de FIG, oni turnu sin (principe, propralingve kaj espe) al:
Forth Interest GroupP.O. Box 2154, US-CA 94621 OAKLAND Faksilo: 1-510-535-1295