Fendo

Priskribo de la ĉi-paĝa enhavo

Retpaĝar-kreilo verkita en Fortho.

Aktiva projekto. Komencita je 2012-06-30. 90% finita.

Etikedoj:

Projekto

Fendo naskiĝis por verki definitivan alternativon al miaj du pli gravaj retpaĝar-kreiloj, kiu kunigu la avantaĝojn el ĉiu:

Unuflanke Simplilo, kiun mi dum jaroj uzis por programandala.net aliajn retpaĝarejojn miajn. Iom post iom ĝi plikomplikiĝis. Sed precipa-kiale mi ne volis plu programadi en PHP, dependante de diversaj servil-aferoj. Mi volis ilon sub mia pleja kontrolo por krei HTML-dosierojn en mia komputilo. La lastaj versioj de Simplilo ebligis krei senŝanĝajn retpaĝarojn, sed PHP plu estis limigo por mia labormaniero. Por plejaj libero kaj potenco, la novan retpaĝar-kreilon mi nepre verku en Fortho

Aliflanke, ForthCMS, retpaĝar-kreilo antaŭ jaroj verkita en Fortho, kaj plu uzata de du retpaĝaroj. Ĝi tre similis kion mi celis, sed kernaj diferencoj kun mi ideo pri tio, kiel Fendo funkciu, malebligis ĝin modifi aŭ ĝian kodon reuzi. Pli rapide estus komenci de nulo.

Post dujara programado per Gforth, je 2014-12 mi povis fintraduki na programandala.net de Simplilo en Fendo-n. Dum la antaŭaj monatoj mi devis, paralele al la precipa programo, verki plurajn ilojn por traduki la paĝo-fontojn de unu formaton en la alian, cele laŭeble malplejigi la neeviteblan manlaboradon.

La programado de Fendo ekis je 2012-06. En 2020-03-29 ĝi estis alŝutita al GitHub.

Deŝuto

Kvankam la unua publika versio ne estas deŝutebla, oni povas vidi la kodon en Github.

Rilataj paĝoj

Simplilo
Retpaĝar-kreilo verkita en PHP.
fhp
Ilaro verkita en Fortho por krei HTML-ajn dokumentojn.