Kontakto

Dankon pro via intereso kontakti. Mi plezure respondos laŭeble frue.

Krom Esperanto, vi povas skribi al mi en Interlingveo, hispana kaj angla.

  1. Bonvolu ne uzi mian adreson en cirkuleroj aŭ ĉenleteroj; kaj ne publikigu ĝin ie ajn.
  2. Bonvolu skribi primesaĝan temon, do rilatan al la mesaĝ-enhavo.
  3. Bonvolu prefere skribi per simpla-formata teksto, ne HTML-formata. (Se via retpoŝtilo permesas al vi ŝanĝi la grandon kaj koloron de la literoj, tio signifas ke vi skribas HTML -formate). HTML-retemesaĝoj pezas pli ol duoble kaj nur malfaciligas la manipuladon.
  4. Bonvolu ne resendi al mi miajn proprajn mesaĝojn en viaj respondoj. Konservu nur la citindajn erojn por kuntekstigo.
  5. Bonvolu legi la etiketon pri retpoŝto.

Antaŭdankon.

Mia retpoŝta adreso: kon tak to (vi kompreneble forigu la spacetojn kaj metu la mankantajn heliko-signon kaj la retzonon).