programandala.net-Permesilo

Plimultajn miajn programojn mi publikigas sub mia propra permesilo. La kialo estas, ke ili estas malnovaj kaj malgrandaj kaj distribueblaj nur font-kode. La GPL (esperantigo de GPL 2) simple ne taŭgas — ĝi tro malsimplas; pli simplaj kaj malpli striktaj permesiloj, kiel la Permesilo MIT kaj la Kopirajto FreeBSD pli taŭgas por miaj bezonoj — sed ne tute. Kiam mi trovis la Permesilon zlib mi fine sentis, ke ĝi estas kion mi serĉadis. Tial mi skribis mian propran permesilon surbaze de ĝi kaj aliaj.

programandala.net-permesilo (versio 1, 2009-06-19)

Copyright (C) 2009 Marcos Cruz (http://programandala.net)

Permesilo:

Ĉi tiu komputila programo estas disponigita tia kia ĝi estas, sen ajna garantio esprimita aŭ implica. La aŭtoro neniel kaj nenial priresponsos ajnan damaĝon kaŭzitan pro la uzo de ĉi tiu programo.

Vi rajtas ĉi tiun programon kopii, studi, uzi, modifi kaj distribui, iel ajn kaj ajna-cele, sub la jenaj kondiĉoj:

  1. La origino de ĉi tiu programo devas esti klara; vi ne rajtas kredigi, ke vi verkis la originalan programon.
  2. La programoj bazitaj sur ĉi tiu, aŭ modifitaj versioj de ĝi, devas esti markitaj tiaj (inkluzive la daton); ili ne devas konfuziĝi kun la originala programo.
  3. La supra kopirajta noto, inkluzive la ligilon al http://programandala.net, devas esti inkludita en ĉiuj programoj bazitaj sur ĉi tiu, modifitaj versioj, kaj kompletaj aŭ partaj kopioj de la programo.
  4. Se ĉi tiu programo estas utila al vi aŭ vi verkas alian sur ĝi bazitan, la aŭtoro dankos retmesaĝon, sed ĝi ne estas deviga. La aŭtoron vi povas kontakti en http://programandala.net.