Finto

Priskribo de la ĉi-paĝa enhavo

Ilo por verki pertekstajn aventur-ludojn, verkita en Fortho.

Etikedoj:

Projekto

Finto estas projekto krei ilaron, ian specialigitan lingvon, por verki iujn specojn de pertekstaj aventur-ludoj. Ĝi estas verkita en Fortho per Gforth. Dum la programado mi verkis plurajn malgrandajn provludojn, kaj du pli kompleksajn — ĉiujn krom unu en Esperanto.

La programado ekis je 2012-11. Ĝis nun (2015-02) videblas nur programad-historio (anglalingva).