Forth kaj Esperanto — paralelaj mondoj?

Priskribo de la ĉi-paĝa enhavo

Pri iuj similaĵoj inter la homa lingvo Esperanto kaj la komputila lingvo Forth.

Etikedoj:
Sekvas artikolo kiun mi verkis por la revueto Komputila Rondo en 1994. Ĝi aperis en la numero 3/94 (9a jaro), paĝo 8.
La programlingvon Forth [forz] kreis la usonano Charles Moore [ĉals mu-r] ĉirkaŭ 1969, dum li laboris en la Nacia Radia Astronomia Observejo. Li kreis la lingvon pro sia malkontenteco pri la tiamaj programiloj, precipe por kontrolo de aŭtomataj sistemoj. La distribuado de lia laboro al aliaj astronomiaj observejoj igis lian lingvon la fakta normo por aŭtomataj sistemoj tieaj.

Sinjoro Moore kaj aliaj fondis en 1973 la entreprenon Forth Inc. por subteni kaj disvastigi Forth-on, kaj ankaŭ por krei programojn en Forth. En 1978, responde al la premo de la kreskanta uzantaro, naskiĝis en Kalifornio, Usono, la asocio Forth Interest Group (FIG), la plej grava en la Forth-movado.

Ne eblas mallonge priskribi Forth -on, ĉar ĝi estas ĉiuflanke malsimilega al la ceteraj programlingvoj. Forth estas lingvo de la speco TIL (Tredita Interpretata Lingvo). Por nefakuloj, tio estas lingvo konsistanta el sendependaj rutinoj maŝinkodaj kiuj vokas unu la alian. Do, Forth-programoj ne ekzistas, almenaŭ ne kiel en la "normalaj" lingvoj. Ekzistas nur Forth-vortoj kiuj vokas unu la alian. Ĉiu nova vorto kreita de programisto havas saman "moŝtecon" kiel jam ekzistantaj vortoj. Forth-programo estas simple — nova Forth-dialekto por difinita celo.

Forth havas flekseblecon, densecon kaj rapidecon tre pli egajn ol tiuj de BASIC, Pascal, C, ktp, kaj samtempe ebligas interreagon dum programado, t.e., havas la avantaĝojn de ambaŭ kompililo kaj interpretilo! Ĝi kapablas funkcii samtempe kiel altnivela kaj malaltnivela lingvo. Krome, ĝia nekredebla denseco ebligas, ke kerna sed sufiĉa Forth-sistemo kun ĉiuj pretaj programiloj, eĉ propra operacia sistemo, povas okupi nur 8 (jes, ok) kilobajtojn!

Mi renkontis Forth-on en 1984, kaj espon en 1988. Mi bone konas ambaŭ lingvojn kaj iliajn mondojn, kaj ankoraŭ miras pro la multaj koincidoj inter ili:

Sed ne ĉio estas samoj. Jen du diferencoj:

En malnova numero de Forth Dimensions (Forth-dimensioj, la dumonata bulteno de FIG) mi vidis espan frazon kiun iu uzis kiel saluton en siaj telekonferencoj kun aliaj Forth-uzantoj sed mi ne sukcesis trovi la nekonatulon. Mi delonge tre scivolas, ĉu ekzistas aliaj esperantistoj kiuj okupiĝas aŭ iam okupiĝis pri Forth. Se tiel bv nepre kontakti min.

Kaj por senpage ricevi informilon, aniĝilon, kaj lastan katalogon de FIG, oni turnu sin (principe, propralingve kaj espe) al:

Forth Interest Group
P.O. Box 2154, US-CA 94621 OAKLAND
Faksilo: 1-510-535-1295

Rilataj paĝoj

Fortho kaj Esperanto — paralelaj mondoj?
Pri la paraleco inter Esperanto kaj Fortho, historia, lingva kaj movada.