Afera
Priskribo de la ĉi-paĝa enhavo
Biblioteko por Abersoft Forth.
Projekto verkita de 2015-03 ĝis 2016-11.
Etikedoj:
Afera, krom evidente Esperanta vorto, estas mallongigo por angla «Abersoft Forth Extensions, Resources and Addons». Ĝi estas biblioteko por Abersoft Forth, sistemo fig-Forth por ZX Spectrum el 1983. Mi ekverkis ĝin en 2015 por plifaciligi la verkadon de Tron 0xF.
Iuj el la precipaj ecoj de Afera estas jenaj:
- Multaj komunaj vortoj kaj iloj troveblaj en modernaj forthoj.
- Plibonigitaj kased-operacioj.
- 1 KiB da kroma libera memoro por Spectrum 48K.
- 11 KiB da kroma libera memoro por Spectrum 128K.
- Du 16-KiB-aj ram-diskoj por Spectrum 128K.
- Plibonigita manipulado de blokoj.
- Uzeblo de la tuta ekrano.
- Pli rapidaj kolor-komandoj.
- G+DOS-kapablo.
- Forigas iujn erarojn de la originala sistemo.
Vi povas okulumi la fontokodon aŭ sube deŝuti la ZIP-dosieron enhavantan ĉiujn dosierojn de la projekto. Estas ankaù programad-historio en la hispana.
Deŝuto
Ankaŭ: Afera en Github.