Abersoft Forth malasemblita

Priskribo de la ĉi-paĝa enhavo

Malasemblita kaj komentita kodo de Abersoft Forth de ZX Spectrum, kun la iloj uzitaj por ĝin krei.

Etikedoj:

Abersoft Forth estis mia preferata Fortho de ZX Spectrum. 30 jarojn poste en 2015, mi decidis malasembli ĝin, logika paŝo post ol verki por ĝi la bibliotekon Afera.

Abersoft Forth estas sistemo fig-Forth 1.1 kun specifaj ecoj por ZX Spectrum (grafikoj, sono, kasedoj), kaj eĉ strukturo case. Ĝi estis verkita de John Jones-Steel kaj publikigita de Melbourne House en 1983.

La malasebladon mi faris per kompleksa ĉeno el iloj verkitaj en Abersoft Forth mem kaj en Vim. La inkludita dosiero <README.adoc> enhavas ĉiun detalon (en la angla).

Vi povas okulumi la finan Z80an kodon en ties propra (kaj granda) paĝo (ĝi inkludas notojn pri eraroj kiujn mi malkovris dum la verkado de Afera kaj eblaj plibonigojn kiujn mi malkovris dum la malasemblado mem) aŭ deŝuti la ZIP-dosieron enhavantan ĉiujn dosierojn de la projekto.

Deŝuto

Ankaŭ ĉe GitHub.

Rilataj paĝoj

Afera
Biblioteko por Abersoft Forth.
Solo Forth
Disk-bazita Fortho-sistemo por ZX Spectrum 128, por trans-programado de programoj por ZX Spectrum.

Eksteraj rilataj ligiloj