Simplilo
Priskribo de la ĉi-paĝa enhavo
Retpaĝar-kreilo verkita en PHP.
Projekto verkita de 2009-10-30 ĝis 2014-12.
Simplilo estas retpaĝar-kreilo, alinome angle CMS aŭ WRS.
Per Simplilo mi regis na programandala.net inter 2009-10 kaj 2014-12 (tiam mi ŝanĝis ĉion al Fendo). Simplion mi programadis dum uzado, laŭ miaj precizaj bezonoj. La rezulto tiom bonis, kaj la facileco krei kaj ĝisdatigi novajn retpaĝojn tiom kreskis, ke mi baldaŭ ekuzis Simplilon por regi aliajn retejojn miajn.
Ecoj
Jen iuj el la ĉefaj ecoj de Simplilo:
- Verkita en PHP.
- Sendatenbanka.
- Fontaj retpaĝoj estas teksto-dosieroj FTP-e publikigeblaj.
- Markolingvo WikiCreole.
- Potenca, fleksebla kaj pliigebla metadaten-ilo. Datenoj estas en la retpaĝoj mem.
- Portempa memorilo por la paĝoj kaj la serĉilo.
- Pensita por plurlingvaj retpaĝaroj — sed eblas same uzi por unulingvaj.
- Facilaj rimedoj por krei novaj komandojn por WikiCreole.
- Programitaj pretaj aldonaĵoj por specifaj taskoj, facile adapteblaj.
- Preske ĉia konfigurado eblas per facilaj teksto-dosieroj, sen PHP.
Stato nuna (2015-02)
De 2014-12 mi ne plu uzas Simplilon por programanadala.net, sed Fendo, kaj mi celo estas iom post iom ne uzi ĝin pro teknikaj kialoj kiujn mi iom priskribas en la paĝo pri Fendo. Tamen Simplilon mi publikigos ĉi tie post lastaj tuŝoj. La nuna versio de Simplilo, kaj lasta antaŭ publikigo, estas versio A-08.