Solo Forth
Priskribo de la ĉi-paĝa enhavo
Disk-bazita Fortho-sistemo por ZX Spectrum 128, por trans-programado de programoj por ZX Spectrum.
Aktiva projekto. Komencita je 2015-06-02. 66% finita.
Etikedoj:
Solo Forth estas disk-bazita, norma Fortho-sistemo programata por ZX Spectrum 128 kaj postaj modeloj.
Precipaj ecoj:- Uzebla kun G+DOS, TR-DOS, kaj +3DOS; planite onte ankaŭ kun NextOS, IDEDOS, ResiDOS kaj esxDOS.
- Rapida enkodigo DTC.
- Malgranda kerno.
- Granda biblioteko.
- Celanta al trans-programado de programoj por ZX Spectrum, kombine kun fsb aŭ fsb2.
Ĉiuj detaloj estas (en la angla) en: Solo Forth README.
Ekranfoto
Jen ekranfoto de la lasta versio (por G+DOS). Eblas vidi pliajn ekrajnfotojn de antaŭaj versioj.
Deŝuto
Versio 0.14.0-rc.124+20201123
Ĉi tiu versio estas preskaŭ identa al la definitiva versio 0.14.0. Nur la dokumentado de la asemblilo kaj aliaj detaloj bezonas ioman plibonigon.
- solo_forth_0.14.0-rc.124_gplusdos_disks.zip (207.29 KiB)
- solo_forth_0.14.0-rc.124_gplusdos_manuals.zip (2.86 MiB)
- solo_forth_0.14.0-rc.124_plus3dos_disks.zip (226.58 KiB)
- solo_forth_0.14.0-rc.124_plus3dos_manuals.zip (2.86 MiB)
- solo_forth_0.14.0-rc.124_trdos_disks.zip (261.86 KiB)
- solo_forth_0.14.0-rc.124_trdos_manuals.zip (2.85 MiB)
- solo_forth_0.14.0-rc.124_src.zip (1.07 MiB)
Malnovaj versioj
Eblas deŝuti ĉiujn versiojn ankaŭ el la deponejo en GitHub.