fsb2

Priskribo de la ĉi-paĝa enhavo

Tradukilo por Fortha font-kodo.

Etikedoj:

fsb2 estas antaŭprocezilo kaj tradukilo por fontkodoj verkitaj en Forth. Ĝi ebligas, per simpla konvencio por enpaĝigo, verki Forthan fontkodon en ordinara teksto-dosiero kaj ĝin traduki en klasik-formatan Forthan blok-dosieron.

fsb2 estas verkita en Fortho. Ĝi estas pli rapida kaj pli simpla alternativo al fsb.

Pli detala informo (anglalingva) troveblas en la deŝutebla arkivo.

Deŝuto

Ankaŭ: fsb2 en GitHub.

Rilataj paĝoj

fsb
Tradukilo por Fortha font-kodo.