fsb
fsb estas tradukilo de fontkodo verkita en Forth. Ĝi ebligas, per simpla konvencio por enpaĝigo, verki Forthan fontkodon en ordinara teksto-dosiero kaj ĝin traduki en klasik-formatan Forthan blok-dosieron.
Mi verkis fsb-on ĉar, por programado de du projektoj en fig-Forth, Tron 0xF kaj Afera, mi bezonis pli potencan solvon ol kutimaj teksto-blokaj tradukiloj: fsb ebligas verki blok-formatan Fortho-kodon preske sen limigo: ĝi zorgas pri blok-limoj, forigas malplenajn liniojn kaj metakomentojn, ŝtopas la blokojn per necesaj linioj kaj spacetoj...
fsb estas verkita en Vim kaj pensita por Vim (ekzemple, ĝi disponigas plurajn utilajn klavkombinojn), sed oni povas uzi iun ajn redaktilon por verki la Forthan programon, ĉar la tradukilo funckias anke kiel komando. Kompreneble, Vim estu instalita en la sistemo.
fsb inkludas elekton por krei TAP-dosieron, pretan por utiligo far Abersoft Forth per emulilo de ZX Spectrum; ankaŭ konvertilon por la formato de la Fortho-sistemo SuperForth de QL.
fsb estis intense elprovita dum la programado de Afera y Tron 0xF. Ĝis la publikigo de fsb, en tiu-projektaj paĝoj eblas vidi la aspekton de Fortha font-kodo verkita por fsb.
fsb2 estas la posteulo de fsb, kvankam ili ne kunhavas iujn ecojn.
Deŝuto
Ankaŭ: fsb en Github.