Historio de programandala.net
Paŝoj en la historio de programandala.net (laŭ inversa tempa ordo):
- 2019-03-11 Komenco de la fako in Interlingveo.
- 2015-12-13 Mi remetas reklamojn de Google AdSense.
- 2015-12-06 Unua anonco en X.
- 2015-11-27 Unua programo en GitHub.
- 2015-08 Mi forigas la reklamojn de Google AdSense.
- 2014-12-08 Nova versio de la retpaĝaro, rekonstruita per Fendo, nova retpaĝarilo verkita en Fortho, ankoraŭ nepublikigita. Nove dezajnita.
- 2013-01-14 Mi publikigas la novan version de la paĝo Projektoj, en la tri lingvoj (ĝis nun nur la hispanlingva paĝo uzis provon de la nova sistemo). La listoj konstruiĝas el la retpaĝaj metadatenoj. En 2014-12 la paĝo Projektoj anstataŭigos ordinada etiketado: proyectos.
- 2012-11-04 Mi aktualigas Simplilon per versio A-08.
- 2012-09 Mi aktualigas Simplilon per versio A-08, sed nur prove en la loka servilo.
- 2012 Mi remetas reklamojn de Google AdSense, aliformatajn.
- 2012-03-07 Mi aktualigas Simplilon per versio A-07 kaj publikigas la korespondan novan version de la paĝaro, kun ĝia nova Dezajno av08.
- 2012-03-03 Mi forigas la statistikan servon Google Analytics.
- 2012-03-02 Mi forigas la reklamojn de Google AdSense el ĉiuj paĝoj; ankaŭ tiun de Bluehost el la komenca paĝo.
- 2011-12-15 Nova publika versio per Simplilo A-06.
- 2011-11 Mi lokaservile anstataŭigas la version 00-05 de Simplilo, per la versio A-06 (la versinumera normo reŝanĝiĝis).
- 2010-10-19 La hispanlingva paĝo Projektoj estas simplige reverkita tabulforme; ĝia enhavo unuafoje estas publikigita en Esperanto kaj en la angla.
- 2010-10-04 Nova fako en la hispana: Artefaktoj. En 2014-12 ĝi estis ŝanĝita en pli specifan sekcion pri komputiloj.
- 2010-08-10 Nova fako Bildoj, en la tri lingvoj.
- 2010-08-08 Dezajno Unstable2, eĉ pli simpla kaj klara ol la unua.
- 2010-06 Mi aktualigas la ankore nepublikigitan retpaĝarilon Simplilo, de versio 0.03 al versio 00-04 (nova normo por versi-numeroj).
- 2010-04-23 Nova fako Textos, nur en la hispana. En 2014-12 ĝi estis kunigita al la hispana sekcio Tekstoj).
- 2010-01-21 Mi aktualigas la ankore nepublikigitan retpaĝarilon Simplilo, de versio 0.00 al versio 0.03.
- 2009-09-03 Mi aldonas komunajn fak-titolojn en ĉiujn program-paĝojn («Listaĵo» kaj «Deŝuto»).
- 2009-07-18 Mi aldonas la statistikan servon de Google Analytics.
- 2009-07-04 Mi unuafoje alŝutas programandala.net-n.
- 2009-06-19 La trilingva programandala.net-Permesilo estas preta.
- 2009-04 Meze de la monato. programandala.net finfine ekvivas kaj montras la unuan enhavon, kvankam dume nur en loka servilo Apache sub Debiano.
- 2009-04 Post serĉado, komparado kaj provado, mi elektas retpaĝar-mastrumilon simplan kaj plur-uzan, de facile komprenebla kaj ŝanĝebla fontkodo. Mi komencas ĝin reverki por ĝin adapti niacele.
- 2008-04 Post dutaga listado kaj selektado helpe de mia frato, mi finfine havas bonan nomon, programandala.net, kaj retzonon taŭgan por la speco de projekto: programandala.net.
- 2006 Pluraj skizoj de programandala.net, programitaj per diversaj propraj iloj, atendas siajn ŝancon kaj vicon post multaj aliaj projektoj.
- 2001 Unua jaro de la nova jarcento. programandala.net estas nur sennoma ideo: retpaĝaro por publikigi ĉiujn miajn komputilajn programojn, ankaŭ la malnovajn kaj ne plu utilajn — speciale la malnovajn kaj ne plu utilajn.