Couplement Forth

Priskribo de la ĉi-paĝa enhavo

[Dormanta projekto:] Subrutin-tredita Fortho por ZX Spectrum.

Dormanta projekto. Komencita je 2014-12-30. 5% finita.

Etikedoj:

Couplement Forth estas projekto naskiĝinta el ForthCoupe je 2014-12-30, kun la celo reutiligi ties kodon por ZX Spectrum, komputilon kiun mi tre pli bone konas ol ties kuzon SAM Coupé.

Couplement Forth estas nekutima subrutin-kudrita Fortho, kun BASIC-interfaco por dosierumado. Mi probable unue programos ĝin por uzi la diskilon Plus D.

Ĉi projekto esta malurĝa kaj malrapide evoluos. Solo Forth estas sur la stako.

Estas anglalingva programad-historio.

Ekranfoto

Couplement Forth

Deŝuto

Eblas okulumi kaj deŝuti Couplement Forth en GitHub.

Rilataj paĝoj

ForthCoupe
[Abandoned project:] A Forth for the SAM Coupé computer.
DZX-Forth
[Dormanta projekto:] Fortho por ZX Spectrum +3e.
Solo Forth
[Projekto:] Disk-bazita Fortho-sistemo por ZX Spectrum 128, por trans-programado de programoj por ZX Spectrum.