DZX-Forth

Priskribo de la ĉi-paĝa enhavo

Fortho por ZX Spectrum +3e.

Dormanta projekto. Komencita je 2014-11-03. 30% finita.

Etikedoj:

DZX-Forth estas dormanta projekto de Fortho por ZX Spectrum +3e. (Komence ĝi celis anke la originalan modelon ZX Spectrum +3, sed grava eraro de +3DOS malebligis tion).

La projekto ekis je 2014-11 el la kodo de versio 4.00 de la bonega CP/M-a DX-Forth. Mi ekzamenadis multajn Forthojn por la procezilo Z80 eble taŭgajn por bazo de ĉi projekto; malmultajn por ZX Spectrum, multajn por CP/M kaj iun por alia sistemo, nome Z88. El ĉiuj ebloj, DX-Forth ŝajnis al mi la plej bonan elekton. Ĝi funkcias sur la malnova mastrumsistemo CP/M, sed ĝi estas moderna Fortho, aktive pluprogramata, havas detalan dokumentaron kaj ĝia fontkodo estas komentita.

Mia celo pri DZX-Forth estis verki modernan kaj povan Forthon por ZX Spectrum, kapablan por verkado de ĉia programo.

La precipaj malfacilaĵoj kiuj haltigis la projekton jenas:

Tio estas la kialaro, ke la programenergion mi direktis al Solo Forth, nuntempe jam pli evoluigita kaj potenca ol DZX-Forth. Tamen DZX-Forth ne estas ankoraŭ abandonita.

Historio de la programado

Estas detala hispanlingva programad-historio, kun koderoj kaj anglalingvaj ekranfotoj.

Deŝuto

DZX-Forth en GitHub.

Rilataj paĝoj

Solo Forth
Disk-bazita Fortho-sistemo por ZX Spectrum 128, por trans-programado de programoj por ZX Spectrum.
Couplement Forth
Subrutin-tredita Fortho por ZX Spectrum.