Sin Forth
Priskribo de la ĉi-paĝa enhavo
Fortho-kompililo verkita en Fortho por krei en GNU/Linukso Fortho-programojn por ZX Spectrum e kongruaj komputiloj.
Aktiva projekto. Komencita je 2010-04-22. 5% finita.
Etikedoj:
Sin Forth estas Fortho-kompililo, verkita en Gforth, por uziĝi en GNU/Linukso kaj krei en Z80-maŝin-kodajn programojn por ZX Spectrum kaj kongruaj.
Ĉefaj ecoj:
- La kompililo aldonas al la cel-programo nur la necesajn Fortho-vortojn. Ĉiu vorto estas programita en sendependa dosiero de la biblioteko.
- La fina kodo estas subrutine tredita (STC). Tio ebligas libere miksi kodojn en Fortho kaj en asemblo.
- Tial la kompilitaj vortoj estas asemblaj rutinoj, kiuj kompilas vokon al sia adreso.
- La datena stako estas montritaj per la registro IX de la procezilo Z80.
- La kompililo kreas TAP-dosieron, pretan por alŝutiĝi en la emulilon de ZX Spectrum. Estonte eble ankaŭ disk-dosierojn por pluraj mastrumaj sistemoj.
- La kompililo inkludas parton el la biblioteko Galope kaj el la biblioteko de Solo Forth.
La projekto estas prilaborata en deponejo de Mercurial, kun kopio en GitHub.